Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj | ||
---|---|---|
scienca societo internacia organizaĵo akademia eldonejo | ||
Komenco | 1961 vd | |
Sidejo | Pekino | |
Agareo | ||
Membro de | Internacia Konsilio de Scienco Komitato pri Kosma Esplorado Internacia Scienca Konsilio vd | |
Filioj | Commission for the Management and Application of Geoscience Information (en) Geoscience Education, Training and Technology Transfer (en) Internacia Komisiono pri Stratigrafio International Geological Congress (en) International Commission on the History of Geological Sciences (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj (angle International Union of Geological Sciences, akronime IUGS) estas internacia ne-registara organizaĵo kiu estas dediĉita al internacia kunlaboro en la kampo de geologio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj neregistaraj esplororganizoj en la mondo. Aktuale en 2023, ĝi reprezentas pli ol unu miliono da geoscientistoj ĉirkaŭ la mondo [2].
La IUGS estis fondita en Parizo en marto 1961. Ĉiu geosciencisto povas iĝi membro per membreco en nacia geoscienca societo. Ĝi sponsoras kaj kunordigas la Internacian Geologian Kongreson, kiu okazas ĉiujn kvar jarojn. Por antaŭenigi rektan kunlaboron inter sciencistoj de malsamaj nacioj, la IUGS fondis la Internacian Geologian Korelacian Programon (IGCP) en 1972 (ekde 2003 Internacia Geoscienca Programo) [3]. Ekde 1972, 572 individuaj programoj ricevis financan subtenon.
La asocio estas membro de la Internacia Scienca Konsilio [4].
La IUGS kaj Unesko iniciatis la Internacian Jaron de Planedo Tero 2008.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search